jaroj, kiuj saltas

(en: some years can jump | pt: anos que pulam)

kio estas la leap de leap years? kaj aliaj vortoj por 'superjaro' — de mati ★

← reen al la paĝo de tradukoj

superjaroj estas vere interesa fenomeno. efektiva jaro, kio estas kiom da tempo la tero postulas por fari tutan rondiron ĉirkaŭ la suno, ne sidas ekzakte ene de entjera nombro da tagoj (ĝi estas pli ol 365, sed malpli ol 366), do ni iom solvis ĉi tion aldonante pliajn tagojn al iuj jaroj en la kalendaro. ĉiu jaro, kiu divideblas per 4, estas superjaro, krom tiuj kiuj divideblas per 100, krom krom tiuj kiuj divideblas per 400. fju! sed mi ne estas ĉi tie por paroli pri la matematiko, kiun koncernas ĉi tio, mi estas ĉi tie por paroli pri la vortoj, kiujn ni uzas por priskribi jarojn tiajn, kun ekstraj tagoj.


la romianoj havis vere strangajn kalendarojn

ni komencu per la vortoj por 'superjaro' en la latinidaj lingvoj, ĉar mi pensas ke ili estas pli interesaj kaj havas pli plenan "fondrakonton" malantaŭ ili. hispane, oni diras año bisiesto, portugale ano bissexto, france année bissextile kaj itale anno bisestile. angle ankaŭ oni povas diri bissextile, sed tion diras absolute neniu kaj ĉiuj simple diras leap year anstataŭe. ĉiuj tiuj vortoj venas el la latina bis sextum!

ĉiukaze, vere ŝajnas ke tiuj ĉi vortoj venas el la fakto ke la nombro de tagoj en superjaro, 366, finiĝas per du sesoj — finfine, bis estas en la latina 'dufoje' kaj sextum estas 'sesa', do iom ŝajnas kvazaŭ bis sextum-jaro estus "du-sesa" jaro, kun du sesoj. bedaŭrinde tamen, ne el tio venas tiu vorto, sed la reala deveno-rakonto estas multe pli interesa, mi promesas.

averto: matematiko.

estas multe da matematiko ĉi tie. kiel, malsanaj kvantoj. mi kredas ke estos enorde por ke vi komprenu ĉion, sed ne malĝoju se vi perdos vin.

do, por kompreni la vorton bis sextum, ni devas unue kompreni kiel funkciis la romia kalendaro. mi multe simpligos ĉi tie, sed se vi volas kompreni ĉi tion pli profunde, vi povas serĉi videon de latintutorial (angle) klarigantan tion ĉi, kiun mi pensas ke ĝi estas tre bona. sed esence, la romia kalendaro nombris ne kiom da tagoj pasis ekde la komenco de la monato (kiel niaj 1-a, 2-a, 3-a ... 31-a tagoj de la monato), sed kiom da tagoj restis ĝis la sekva monato. jes, tio estas kiel, bizarega, mi scias. sed tiel ili nombris ĝin. do, en normala monato februaro, la 28-a tago, tio estas la lasta tago de la monato, estus "la antaŭtago de la komenco de marto", kaj la 27-a estus "la dua tago antaŭ la komenco de marto". sed ili ne diris dua, ili diris tria. jes, alia strangega afero pri la romia kalendaro kaj la romia nombrado estas, ke ĝi estis inkluziva, do ili konsideris ke estis tri tagoj, ne du, inter 27 feb kaj 1 mar (la 27-a, la 28-a kaj la 1-a; tio estas, ili nombris ambaŭ finojn).

nun vi plej eble demandas vin, kie estas la superjaroj ene de ĉio ĉi. do — la supertago estis post la 23-a. mi volus, ke mi serĉus kun vi nun, sed ili neironie aldonis supertagon en la mezon de la monato. nun, farante la tutan matematikon romia-stile:

[tabelo; farenda poste]

rigardu tie la 24-an. kiam estis superjaro, ili konsideris ke la 24-a, aŭ la "sesa tago antaŭ marto", daŭris du tagojn anstataŭ unu. estas kvazaŭ estus la 23-a, sekve la 24-a, kaj post tio 24-a-kaj-duona tago antaŭ ol ili atingis la 25-an. tiu dua 24-a tago estis la "dufoje sesa tago antaŭ marto". 'dufoje' latine estas bis, kaj 'sesa' estas sextum, do ili nomis tiun tagon bis sextum, 'dufoje sesa', kio iĝis la vorto en la latinidaj lingvoj por 'superjaro' (bisiesto en la hispana, ktp).

krom la lingvoj latinidaj, unu lingvo, kiu havas vorton por 'superjaro' derivita de bis sextum estas la rusa, kie la vorto estas високосный visokosnyj (vidu vikivortaron [angle] por scii plu) — tiu estas la bis sextum-derivaĵo, kiun mi trovas plej interesa!

la tempo volas, la jaroj saltas

okej, nun ni fine povas paroli pri la angla leap year. la leap en leap year ŝajnas kvazaŭ ĝi estus la sama vorto ol la verbo to leap 'salti' — kaj vere estas la sama vorto! la leap en leap year vere estas el la ideo de "salto". sed mati — vi eble pensas nun — salto de kio? kalendaroj ne kapablas salti.

nu, mi ne scias ĉu vi jam rimarkis, sed 365 jaroj ne sidas tiel bone ene de semajnoj. la unuaj 364 tagoj sidas perfekte en 52 semajnoj, sed estas ankoraŭ unu resta tago ĉe la fino. tio donas ali ni tre interesan propraĵon al datoj en normalaj jaroj: en iu jaro, via naskiĝtago estas en sabato, la sekvan jaron ĝi estos lunde, la sekvan sekvan jaron ĝi estos marde, poste post 3 jaroj ĝi estos merkrede, kaj tiel plu. kaj ĉio ĉi tute enordus, se ni ne havus superjarojn! superjaroj havas 366 tagojn, kiu totale adiciiĝas kiel 52 semajnoj kaj du tagoj, do okazas, ke tiuj fiksitaj datoj "preterpasas" aŭ "preter-saltas" unu tagon anstataŭ gliti de unu semajntago al la sekva.

ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, kion mi volas diri? mi uzu mian naskiĝtagon kiel ekzemplon — mi naskiĝis la 26-an de marto. ĉi-jare, en 2023, la 26-a de marto estis dimanĉo. se la sekva jaro, 2024, estus normala 365-taga jaro, mia sekva naskiĝtago estus en lundo, la tago tuj post dimanĉo. sed 2024 estas superjaro (kaj mia naskiĝtago estas post 29 feb), do okazas ke mia sekva naskiĝtago estus marde, ne lunde, kaj pri tio temas la leap en leap years.

Edit
Pub: 01 Mar 2024 06:47 UTC
Edit: 01 Mar 2024 06:47 UTC
Views: 133